Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran Asembleon 23 marto 2015 ĉe la Esperanto-Domo en Malago. La dato estis oficiale anoncita hodiaŭ fare de la prezidanto, sen. Julio Herrero, okaze de tre agrabla aperitivo por inaŭguri la renovigitan teretaĝan salonon en la Domo mem.
Por la Komitato kandidatas la menciita kiel prezidanto; c-ano Herman Deceuninck kiel vicprezidanto, komisiita pri la retejo de ENa; c-ino Perla Martinelli kiel sekretario; s-ro Antonio Vázquez kiel kasisto; s-ino Alicia Marfetán kiel komisiita pri ekskursoj. Por la revizora kolegio kandidatas s-ro Andrea Lago kaj sen. Giorgio Silfer, ankaŭ delegito de ENa ĉe la kongreso de Naturamika Internacio.
Kadre de la inaŭguro, Giorgio Silfer prezentis sian rakonton originale verkitan en la kastilia “La casa del enterrador”, kun granda aprezo de la ĉeestantoj.