En Romo la unua postkongresa prelego pri Afriko

HeKo 667 2-C, 8 dec 17

Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo. Institut Zamenhof en Lomeo. Lernejo en Kinŝaso kaj orfejo en Kivuo. Instruado en plej diversaj lokoj, de la kampoj por rifuĝintoj ĝis la universitatoj. La aktiveco de Societo Internacia por Paco Universala. Kaj tiel plu: la afrika Esperantio kreskas — ĉu ni (kon)scias pri tio?

Kongrue al la simboleco de “caput mundi” okazos en Romo la unua raportado pri la nuna stato de la afrika Esperantio, nur tri tagojn post la fino de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto kaj eĉ nur unu tagon post la fermo de la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Buĵumburo.

Ĵus alveninte al Romo el Burundio, prof. Giorgio Silfer enkondukos diskuton pri la “verda” Afriko ĉe la sidejo de la Roma Esperanto-Centro <Luigi Minnaja>, 29 decembro 2017, je 18h00. La adreso: strato Santa Dorotea 23, dua etaĝo. Bonvenigos d-ro Giorgio Denti, prezidanto de REC.

La proparolisto de la Esperanta Civito vizitis unuafoje en 1970, kiel delegito en la interkontinenta kongreso de la Ligue internationale de l’enseignement, de l’éducation et de la culture populaire, en Dakaro. Li gvidis poste plurajn esperantologiajn semajnojn, en Lomeo, Dakaro kaj Buĵumburo, ĉiam sensalajre. Li estas unu el la plej kompetentaj eŭropaj afrikanistoj en la esperanta popolo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.