Venas praktike nur el Eŭropo (precipe Eŭropa Unio) la financaj rimedoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo; sed jam triono de la Komitato konsistas el ekstereŭropanoj: tial latin-amerikanoj, afrikanoj, azianoj kaj eĉ oceaniano pli kaj pli influas kaj postulas.
La lasta kazo koncernas la kunsidojn de la Komitato mem: pro la pandemio ili oftiĝis kiel virtualaj aŭ almenaŭ hibridaj, kaj reveno al reala ofteco kolizias kun la deziro de la ekstereŭropanoj. Fakte ekaperas la konsidero (prava aŭ malprava) ke nur tute virtualaj kunsidoj garantius absolutan egalrajtecon.
La TEJO-Estraro jam kutimas ofte kunsidi nur virtuale, sed la Komitato ĝis nun privilegiis kunsidojn dum IJK somere kaj dum JES vintre, ekzemple. La tendenco kondukis al diverĝo inter eŭropanoj kaj ekstereŭropanoj, ankaŭ pro interpreto de la statuto rilate la kunvokeblon. Oni ankaŭ rimarkigas ke malmultaj gekomitatanoj partoprenis virtualan kunsidon en la ĵusa Retoso; sed ĉi-lasta ŝajnas malsufiĉe organizita — oni scias pri homoj kiuj aliĝis, ricevis konfirmon kun la promeso pri sendo de kodo, sed poste nenio alvenis.