ENa partoprenos la NFI-jarkunvenon

HeKo 559 4-B, 4 jun 14

Landaj sekcioj de Naturamika Internacio — NFI (ekz. la greka) jam senkulpiĝis pro foresto en la jarkunveno kunvokita al Vieno, 21 junio 14. Sed Esperanta Naturamikaro ĉeestos per propra reprezentanto, c-ano Bertil Nilsson.

La jarkunveno egalas al konferenco de la prezidantoj, kiu malpli gravas ol la trijara kongreso, kunvokita por oktobro 2014 en Nederlando. Sed la subita prokrasto de la kongreso ĝis printempo 2015 kaj la zorgoj pro la financa situacio de NFI atribuas al ĉi tiu konferenco apartan gravecon.

La buĝeto de 2014 estas negativa pro la neatendita perdo de subvencio el Eŭropa Unio, egala al triono de la enspezoj, laŭ supraĵa kalkulo. Tio trafus precipe la kostojn pro la funkciado de la centralo en Vieno.

Naturamika Internacio tre aktivas lastatempe per diversaj ekologiaj projektoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.