ERA membro de Ecosoc en UN

HeKo 643 1-A, 2 maj 17

Ekde ĉi tiu jaro Esperanto-Radikala Asocio havas konsultan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Socia kaj Ekonomia Konsilio — ECOSOC,  unu el la ses ĉefaj fakoj de UN.

La informo aperis hieraŭ en la koncerna retpaĝo de UN, kiel konfirmo de komuniko el la prezidanto de ERA, arkitekto Giorgio Pagano.

Per tiu akcepto la asocio fondita de la karmemora Giordano Falzoni fariĝas same grava kiel Universala Esperanto-Asocio, en la UN-kunteksto. Nur tiuj du esperantaj NROj havas tiun statuson ĉe ECOSOC: por Roterdamo ekde 1998.

Dum la Buller-epoko, UEA formale decidis havi nenian rilaton kun ERA.

(HeKo 643 1-A, 2 maj 17)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.