La verko de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen “UEA en konscio de esperantistoj” (2015) entenas plurajn erarojn. Bazite sur enketa analizo okazinta en 2009, post dek jaroj ĝi montras la profundajn mankojn de tiu analizo. La mankoj rezultas el malsufiĉa kono kaj pri iuj nuntempaj fenomenoj (unuavice la Esperanta Civito) kaj pri la historio de la esperantlingva komunumo. Bedaŭrinde prof. Galor ne povas plu korekti ilin.
Kvazaŭ emblema specimeno, jen du citaĵoj el paĝo 130: a) “Danĝera estas la Nova Esperantio laŭ vizio de Silfer. Temas pri baza dependo de ekzisto de la raŭma Civito de la Malnova Esperantio (de kie devenas membroj de Civito, nun proklamita kiel la Nova Esperantio). La “malnova Esperanto-mondo” ruiniĝas, kaj laŭ tiu vizio falo de la Malnova Esperantio elvokos inundon, kiu subakvigos Civiton. La aŭtoro ŝajne ne konscias pri tiu konsekvenco”. b) “Civito kiel formo de ŝtato (kvazaŭ Neŭtrala Moresnet) estas kontraŭdiro de la Zamenhofa vizio de esperantismo.”
Sur kio Galor-Pietiläinen bazas la opinion ke la Civito (ili ne kapablas uzi la difinan artikolon, kiu ja mankas en iliaj denaskaj lingvoj) ĉerpas membrojn (nur) el UEA kaj/aŭ SAT? Se ili legus la Civitan Konstitucion, ili scius ke tio eĉ ne eblas: la civitanecon rajtas nur la membroj de paktinta establo (aŭ la unuagradaj parencoj de civitan(in)o). Nek UEA nek SAT aliĝis al la Pakto, do iliaj membroj ne rajtas peti la civitanecon. La civitanaro fontas el la abonantaro kaj klientaro de la paktintoj — kaj nur en eta procento tio koincidas kun la membraro/klientaro de UEA kaj/aŭ SAT. Ofte temas pri intelektuloj kiuj estus simple kabeintaj, sen la apero de raŭmismo. Aliflanke, UEA ruiniĝas sendepende de la Esperanta Civito, aŭ ĝuste ĉar preskaŭ neniu raŭmisto restis en ĝi: ja kiom da UK-anoj en Bjalistoko havis la esperantan civitanecon? Preskaŭ neniu.
Se Galor kaj Pietiläinen legus la Konstitucion, ili scius ke la Civito ne aspiras esti ŝtato. Kaj se ili estus zamenhofologoj, ili scius ke: a) Zamenhof forte aplaŭdis al la projekto de Gustave Roy; b) la “vizio de esperantismo” ĉe Zamenhof certe ne estis tiu de la nuna UEA; male, ĝi estis multe pli proksima al la koncepto raŭmisma. Paradokse, oni povas diri ke Zamenhof estis praraŭmisto: vidu liajn leterojn al Kofman, Schneeberger, ktp.
La antaŭjuĝoj de la aŭtoroj probable originas el ilia bezono konformi al fundamenta antaŭjuĝo, nome la aserto ke la distingo inter raŭmismo kaj antiraŭmismo estas falsa paradigmo. Male, tiu diverĝo kreskis pli kaj pli tra baldaŭ kvardek jaroj. Subtene al sia banaligo, ili komparas tiun “vizion” al aliaj kiuj tute ne estas vasta kolektiva subjekto kun rimarkinda ekonomia bazo, sed nur individua meditaĵo: ekzemple la “plivastismo”, kies proponinto nun dronas en duobla katastrofo — mikrosocia (la roterdama UEA) kaj makrosocia (Ĉilio).
Legi la libron de Galor-Pietiläinen en 2020 estas kvazaŭ legi sociologian analizon pri Eŭropo de 1985 post 1989: la eventoj abunde preterpasis ilin, kvankam en tre mallonga tempo. Sed ni indulgu ilin: neniu (krom Giorgio Silfer) delonge prognozis la sinkon de UEA ĝuste ĉirkaŭ 2020, kaj ankoraŭ en 2015 tio ŝajnis ne ebla. Nu, bankrotis Sovetunio, bankrotos Vatikano… kial miri se bankrotas Nieuwe Binnenweg 176?