Esperanta legorondo de KCE en Neŭŝatelo ĉiumonate

HeKo 860 3-B, 3 jan 25

Kultura Centro Esperantista aktivas ankaŭ ĉi-jare en la kantona ĉefurbo, per specifa legorondo en la kvara mardo de ĉiu monato, escepte de aprilo kaj julio. La esperanta legorondo okazos ĉe la interkultura biblioteko Bibliomonde en Neŭŝatelo, ekde 17h45, dum tuta horo, post kiu eblos kune vespermanĝi en krespejo, por eventualaj interesatoj. La legorondo paralelas al tiuj en aliaj lingvoj, ekzemple la itala aŭ la angla.

Preskaŭ ĉiumonate (esceptas februaro kaj septembro) naskiĝis almenaŭ unu klasikulo de nia literaturo, de Julio Baghy (13 januaro) ĝis L. L. Zamenhof. Al tiuj verkistoj estos dediĉita po unu legorondo, kaj unu el iliaj verkoj estos por la okazo donacita al Bibliomonde. 

La ceteraj selektitaj aŭtoroj estas Miĥalski, EmBa, Schwartz, Boulton, Grabowski, Szathmári, Waringhien, Privat, Szerdahelyi, Kalocsay, Deij, Auld, Nemere. Certe mankas aliaj, precipe tiuj sen la ĉefa komuna trajto de klasikulo: ili ne jam mortis.

La respektivaj naskiĝtagoj estas notitaj en la kalendaroj pendantaj en Esperanto-Domoj kaj Civitaj legacioj. Eble, iom post iom, ili fariĝos datoj karaj al la esperantistaro, almenaŭ kiel tiuj kreitaj de UN por (kelkfoje diskutindaj) “mondaj tagoj”. Simile okazas en multaj kulturoj: ekzemple ĉiu klera finnlandano scias ke la Deka de Oktobro estas la tago de la nacia prozisto, aŭ de la finna literaturo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.