Esperanta Naturamikaro aprezata en la Naturamika Junularo

HeKo 780 9-C, 6 feb 22

Esperanta Naturamikaro partoprenos en tri aktivecoj de la naturamika Junularo, inter marto kaj majo 2022, financataj de instancoj de Eŭropa Unio, en Grekio, Rumanio kaj Ĉeĥio. Esperantion reprezentos c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu kaptos la ŝancojn por renkonti diversajn aktivulojn en Ateno, Istanbulo, Bukureŝto kaj Prago.

La stabanino, kun azerbajĝana ŝtataneco kaj la azera kiel ĉefa eduklingvo, deĵoras ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto ekde la pasinta novembro, kun tutjara restadpermeso donita de la hungaraj aŭtoritatoj. Pli frue ŝi volontulis ĉe la centralo de la naturamika Junularo en Prago.

Nuntempe jam tri personoj aktivas kiel deĵorantoj kun aŭtomate renovigebla kontrakto, kadre de la dekreto Karibe pri la Civita stabo. Ili estas “prunteblaj” al paktintaj establoj, kiuj por la okazo pagas ilian gratifikon dumtempe.

Havi la esperantan civitanecon kaj posedi almenaŭ B1-diplomon pri nia lingvo laŭ LTSEC (aliaj diplomoj ne validas, sen ekvivalentigo) estas nepraj kondiĉoj por deĵorado, dum supra aĝlimo ne ekzistas kaj “centra oficejo” tute ne rolas. La Esperanta Civito realigas alternativan organizan modelon por Esperantio, kompare kun tiu de burokrata aparato (fiaskinta ĉe UEA) kaj tiu de EU-financataj volontuloj (ebla nur ĉe junulara internacia organizo kaj ofte lamanta).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.