Esperanta Naturamikaro asembleos en januaro 2021

HeKo 750 3-B, 16 dec 20

Esperanta Naturamikaro kunvokis sian ordinaran Asembleon al Malago pli frue ol kutime: 14 januaro 2021. En la tagordo la renovigo de la kvinopa Komitato, kun la konfirmo de la eliranta prezidanto, sed ankaŭ interna rotacio.

C-ano Julio Herrero estas rekandidatigita al la prezido, kun c-ino Perla Martinelli kiel vicprezidanto. Ŝian postenon de sekretario okupos c-ino Manuela Blanco, dum c-ano Antonio Vázquez restos kasisto, kaj c-ano Herman Deceuninck komitatano, en la ofico de prizorganto de la retpaĝoj.

La agadraporto etendiĝos al analizo pri la situacio de Naturfreunde Internationale (NFI), finance malfacila. Nuntempe ENa pilotas transnacian projekton, kaj esperas partneri ankaŭ en alia. Ĝi havas naŭdekon da individuaj membroj, plejparte en Hispanio: ĝi pli grandas ol la dana aŭ la sveda naturamika sekcio, kaj proponas domon, kion multaj malgrandaj NFI-sekcioj ne posedas entute.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.