Esperanta Naturamikaro resurektos?

HeKo 399 1-B, 5 aug 09

Dum la lastaj jaroj la Naturamika Semajno organizata de Kultura Centro Esperantista en Grindelvaldo (Bernaj Alpoj) estis la sola konstanta iniciato en ĉi tiu kampo; des pli ke TANEF ne plu ekzistas kaj la periodaĵo “La migranto” ne plu aperas.

Malgraŭ siaj kvante modestaj rezultoj, la Naturamika Semajno sukcesis arigi kelkajn personojn, kiuj pretus relanĉi la Esperantan Naturamikaron, inkluzive de bulteno, al kiu c-ano Francisko Degoul, agnoskita gvidisto, jam promesis konstantan kunlaboron.

Multaj detaloj estas difinendaj, sed la aktivuloj ŝajnas orientitaj fondi la societon en Hispanio, kaj tie registri ĝin. Se jure ĝi estos hispana, organize Esperanta Naturamikaro referencos al la naturamika domo en Grindelvaldo.

Grindelvaldo tamen ne havos monopolon: jam ĉi-monate c-ano Degoul esploros ankaŭ pri alia montardomo, en la lucerna kantono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.