Esperanta novelaro en la sveda

HeKo 568 9-A, 1 dec 14

Eldona Societo Esperanto ĵus eldonis 230-paĝan antologion de noveloj originale verkitaj en esperanto, sed tradukitaj al la sveda fare de Sten Johansson kaj Leif G. Nordenstorm: “Söka bostad i storstaden” (Serĉi loĝejon en grandurbo). La titolon al la tuta antologio donas novelo de Giorgio Silfer, aperinta en “Desislava ridetas” (1987).

La duo Johansson-Nordenstorm (helpe de aliaj) jam realigis interesan kolekton de noveloj el la nuna jarcento: “Vizaĝoj”. Kompare kun ĉi-lasta, ili eliminis multajn virinojn kaj ekstereŭropanojn, enmetante pli frue aktivajn eŭropajn novelistojn. Fakte ili gardis rakontojn de nur dek tri el la dudek naŭ aŭtoroj aktivaj en la nuna jarcento. Kompense, ili enmetis dek ses aliajn el la XX jarcento (neniun el la XIX). El la legeblaj en “Vizaĝoj” neniu estas reproponita per la sama teksto: ekzemple, la menciita Silfer enestis per “La violeta zontuko” (2005).

Laŭ ekspozicio kiu premieris en Budapeŝto, oktobre 2007, niaj plej rimarkindaj novelistoj estas Julio Baghy, Raymond Schwartz, Ferenc Szilágyi, Reto Rossetti, Marjorie Boulton, Sándor Szathmári, Clelia Conterno Guglielminetti, Johán Valano, István Nemere, Spomenka Ŝtimec kaj Giorgio Silfer. La nuna antologio ekskludas la novelarton de Rossetti, Szathmári, Conterno kaj Valano. Kurioze, en sia antaŭparolo Sten Johansson mencias nomojn de atentindaj novelistoj, kiel Julian Modest kaj Serĝo Elgo, kiuj tamen enestas neniun el la priparolataj antologioj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.