Esperanta PEN apogas birmajn gekolegojn

HeKo 771 2-B, 9 sep 21

Kvar landaj asocioj de birmaj intelektuloj (artistoj, kartunistoj, tradukistoj kaj la PEN-Centro) sin adresis al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj per nefermita letero, petanta la agnoskon pri la Registaro de Nacia Unueco en Myanmar kiel legitima reprezentanto de la ŝtato ĉe UN.

La delegitoj de la Esperanta PEN (gec-anoj Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer) ĵus sendis sian apogon nome de la Centro. Tiu subteno tre feliĉigis la birmajn verkistojn, kiuj rimarkis la atenton de la esperantlingvaj verkistoj en la unua deko da subskribintoj.

“Se Lia Ekscelenca Moŝto Antonio Guterres ne respondus pozitive, ekestus nova, specife interesa kazo por la Organizo de la Nereprezentataj Popoloj, kie la Esperanta Civito estas observanto” komentarias c-ano Giorgio Silfer. Li tamen opinias ke la proceduro devus esti alia, ĉar la Ĝenerala Sekretario ne rajtas decidi pri la peto: oni devas ĉiam pasi tra membroŝtato(j), por propono al UN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.