Esperanta PEN diskutas pri Nobel-kandidato

HeKo 549 8-B, 12 jan 14

Ekde 2008 Esperanta PEN-Centro kandidatigas d-inon Marjorie Boulton por la literatura Nobel-premio, post la forpaso de c-ano William Auld kaj unufoja kandidatigo de c-ano István Nemere. La kandidatigo rezultis el interna selektado fare de dudeko da verkistoj, PEN-anoj, kaj referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.

Lastatempe leviĝis voĉo favora al rekonsidero pri la kandidato, surbaze de novaĵoj dum la lastaj ses jaroj. Tial nova selektado kaj nova referendumo okazos ĉi-jare. Estos konsiderata ankaŭ la apogo al eventualaj kandidatoj de aliaj literaturoj.

La kandidatigo havas moralan signifon: neniu pretendas la atenton de la Sveda Akademio. Sed multaj literaturoj ne kapablas esprimi kandidaton, kaj jam tio signalas la relativan forton de la nia. Krome, subteni alilingvajn verkistojn povas krei simpation al la esperanto-literaturo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.