Esperantistino arestita en Moskvo

HeKo 357 4-A, 24 maj 08


Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) ricevis la informon, ke antaŭhieraŭ s-ino Julia Privedionnaja estis arestita en Moskvo, sub la akuzo de “kreo de kontraŭleĝa armita grupo”, “fondo de kontraŭhoma socia uniĝo” kaj simile. Pro la samaj akuzoj estis siatempe arestitaj aliaj membroj de Portos: Jurij Davydov, Irina Derguzova k.a., kiuj jam eliris el la prizono.

Julia Privedionnaja estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, kaj ŝi aktive partoprenis en SAT-kongreso en Moskvo, kie ŝi multe helpis al la organiza teamo.

En dato 2 jun 08 Julia Privedionnaja estis eskortita el la provizora izolejo de Luberci al esplora izolejo de Kolomna, sed ŝi ne estis akceptita tie pro manko de nepra juĝdecido pri la aresto.  Tial ŝi estis revenigita al Luberci. Tamen longe reteni iun en provizora izolejo oni ne rajtas; do ŝi estis plu liverita al juĝ-psikiatria ekspertizo.
www.civitas.ru/news.php?code=5054

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.