Esperantistino en pola gazetara pilorio

HeKo 565 1-A, 22 sep 14

La polaj amaskomunikiloj ree interesiĝas pri s-ino Małgorzata Handzlik, eksparlamentanino de Eŭropa Unio kaj eksedzino de Georgo Handzlik, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. Prokuroro ĵus rekomencis la enketon, ĝuste ĉar s-ino Handzlik perdis la parlamentanan imunecon.

Laŭ la denunco, ŝi defraŭdis EU-subvencion, pro kio ŝi riskas ĝis ok jarojn da prizono. Sed fakte la akuzo jam utilis al ŝiaj konkurantoj por meti finon al ŝia politika kariero. La defraŭdo efektive estas klasika “bananŝelo”: ŝi estus enkasiginta 1.447 eŭrojn pro ne partoprenita kurso pri la hispana lingvo en Malago, antaŭ sep jaroj.

Ĉarma kaj dinamisma virino, Małgorzata Handzlik parolas esperanton kaj ofte vizitis Esperantion kun sia familio; interalie ŝi ofte estis en Svedio, ĉe la somera lernejo en Karlskoga. Atenton al ŝi dediĉis ankaŭ la revuo “Femina”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.