Esperanto-agado en Razgrado, 2012

HeKo 495 8-C, 4 dec 11

20 januaro: Vintra turisma tago
21 februaro: Vespero dediĉita al la 120-jariĝo de Atanas Danĉev Atanasov-ADA
6 marto: Vespero okaze de la Internacia Virina Tago
22 marto: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
10 aprilo: La sekreto de la humuro. (Nin ridigas la verkoj de Ĉudomir)
24 aprilo: Muzika vespero okaze de la 100a naskiĝa datreveno de la komponisto Paraŝkev Haĝiev
11 majo: Naturamika tago
29 majo: Ekzameno de Esperanto
8-10 junio: Esperantista krea renkontiĝo “Abritus” kun Internacia Literatura Konkurso EKRA
19 septembro: Renkontiĝo post la kongreso de BEA kun vespero dediĉita al nia sano (prelegos d-rino Kirĉeva)
3 oktobro: Malfermo de la nova lernojaro kaj artsezono
24 oktobro: Prelego de Viktor Penkov pri la centjariĝo de la Balkana milito
7 novembro: Muzika vespero okaze de la 130-jariĝo de Imre Kálmán
21 novembro: Vespero kun la verkoj de Antoni Grabovski, Edmond Privat kaj Kabe
5-16 decembro: Zamenhofaj tagoj (kun aparta programo)

Organizas: Esperanta Domo de Kulturo „D-ro Ivan Kirĉev”, str. „Sv. Kliment” 36 ap.1, BG-7200 Razgrad (Bulgario). Retadreso: esperanto_razgrad ĉe mail.bg




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.