Esperanto en afrikaj lernejoj

HeKo 442 3-B, 23 jun 10

Se oni ŝatus citi la lernejojn afrikajn kie esperanto estas instruata, certe oni mencius Instituton Zamenhof en Lomeo (Togolando), kaj ankaŭ la lernejon de Codji en Benino. Jes, oni tuj reagu, ke tiu ĉi lernejo nomiĝas “Jules Verstraeten”.

Laŭ beninaj esperantistoj, tiu ĉi nomo ne troviĝas ĉe la edukaj instancoj. La lernejo de Codji estas nur publika/ŝtata lernejo de tiu vilaĝo. Plia demando koncernas la instruadon de esperanto en ĝi. Pierre Houenavo instruis tie. Nun tiu kurso ne plu okazas. Tamen en la orfejo Nabouba de Lokossa io okazetas, ke infanoj prononcas Esperantajn vortojn.

Kio okazas en Instituto Zamenhof, tio estas ege giganta. Dum normalaj kurs-horoj oni instruas esperanton, kaj nun en junio 2010 okazas intensa kurso. Pli ol kvardek gelernantoj sekvas la kurson. Eble venus alia demando: kial inter 475 gelernantoj de IZo nur kvardeko nun lernas nian lingvon ?

Kvankam la kurso okazas dum normalaj kurs-horoj, ĝi tamen ne estas deviga. Tial fine de la lerneja jaro estas organizata kurso intensa por gelernantoj. Kion oni povas scii, tio estas, ke ankaŭ gelernantoj de la elementa nivelo de IZo baldaŭ eklernos esperanton. Se estos tiel certe aldoniĝos ankaŭ aliaj lernejoj, pri kiuj respondecas c-ano Koffi Gbeglo, delegito de TIETo (posedanto de IZo, ĉe la Forumo de la Esperanta Civito..

Milo da gelernantoj havas la lernejoj de la organizoj MERE kaj ONVOKI. Tiuj gelernantoj povos iam lerni esperanton, kaj la eksperimento de la jarfino 2010 estas ekzemplo. UETA pere de Afrika Centro Esperantisto klopodos, ke en junio 2011 tia kurso okazu ankaŭ en la lernejoj de MERE. Malkovru la lernejojn de MERE ĉe : http://mere.yolasite.com/


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.