Esperanto en itala festivalo pri indiĝenaj popoloj

HeKo 702 5-B, 26 feb 19

Kunlabore kun la itala sekcio de Naturfreunde International, Esperanta Naturamikaro estas invitita kontribui al festivalo pri indiĝenaj popoloj, okazonta en Italio fine de majo 2019.

La festivalaj organizantoj mem indikis la temon de la itallingva prelego: “Biodiverseco kaj lingvaj rajtoj. Esperanto”. Ĝi disvolviĝos 26 majo 2019 vespere sur la ĉefa podio, zorge de c-ano Giorgio Silfer. La specifa intereso pri esperanto superis tiun pri indiĝenaj lingvoj en Meksiko.

La etna festivalo, titolita “Lo spirito del pianeta” (La spirito de la planedo), proponas ankaŭ standojn pri artmetioj, kun pli ol cent kvindek ekspoziciantoj, dek restoraciojn kun lokaj gastronomioj, tridek folklorajn kaj muzikajn grupojn. Ĉi-jare la ĉefa gasto estos Skotlando.

Surpriza estas la fakto ke la evento jam de kelkaj jaroj realiĝas en vilaĝo kun nur ses mil loĝantoj, en provinco de Bergamo: ŝajnas ke la vilaĝo agrable mergiĝas en la buntan kosmopolitecon de la aŭtoktonaj popoloj. La loko, preskaŭ nekonata, nomiĝas Chiuduno (Kjuduno). Tre interesa por la esperantistaro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.