Esperanto en porpaca mezorienta konferenco

HeKo 449 2-B, 8 aug 10

Esperanto-verkistoj estas invititaj de PEN-Klubo internacia al porpaca mezorienta konferenco en Hajfo (Israelo), 1-4 decembro 2010. La konferencon organizas la magistrato de Hajfo, kunlabore kun la Pac-Komitato de PEN kaj helpe de la franclingva monda komunumo.

La konferenco koincidos kun la jara Festo de festoj, kiu arigas la reprezentantojn de la tri monoteismaj religioj, laŭ zamenhofa ideo, honore al la tempe proksimaj Hanukao, Kristnasko kaj Ramadano. La ekstra programo inkluzivas viziton en la bahaaj ĝardenoj.

En la agendo estas diversaj temoj: Verki en konflikta epoko, Esprimlibero kaj konsciencolibero, La verkorajto de la virino kaj memcenzuro, medio kaj literaturo.

Por formi la delegacion de la esperanto-literaturo, bonvolu kontakti la prezidanton de Esperanta PEN-Centro, sen. Perla Martinelli: eblas ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.