Esperanto Gården akceptis la Konsulon

HeKo 359 7-B, 28 jun 08

C-ano Lennart Svensson, respondeculo ĉe la gastejo kaj lernocentro Esperanto-Gården en Lesjöfors (Svedio), akceptis en parte privata parte oficiala vizito la Konsulon de la Esperanta Civito, kune kun sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj sen. Perla Martinelli.

“Mi bedaŭras ne bonvenigi vin al la ankoraŭ funkcianta Bon” Apetito, la restoracio kiu priservis la Esperanto-Domon” diris c-ano Svensson, posedinto de la restoracio (fermita pro fiskaj motivoj) kaj daŭre mastrumanto de la Domo, kiu apartenas al la reto de la junulgastejoj. “Ankaŭ mi bedaŭras ke mi ne povis veni kiam ankoraŭ ekzistis paktinta establo, sed renkonti homon estas pli grave ol renkonti domon” respondis c-ano Giorgio Silfer.

La esperanto-aktiveco en la Domo fakte estas malgranda: la 7an de julio ekos kursosemajno (kun kvar instruistinoj, ĉiuj svedlingvaj), kaj tio ŝajnas la sola aranĝo dum la tuta jaro. Aliflanke la magistrato provizas pli kaj pli da aktiveco por la lokaj rifuĝintoj: alfabetigaj kursoj en la sveda, infanĝardeno por rifuĝintidoj kaj tiel plu.

Intervjuo al c-ano Svensson aperos en “Heroldo de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.