La sveda kooperativo posedanta la nemovebaĵojn en Lesjöfors estas deklarita kiel bankrota, per ĵusa oficiala komuniko de tribunala instanco: konsekvence la proprieto revenas al civito Filipstad, kiu ensorbis Lesjöfors antaŭ jaroj, kaj mem kreditas la valoron de la nemoveblaĵoj.
La societo ŝuldas monon pruntitan de kooperantoj mem, sed tio ne kaŭzis la staton de bankroto; la vera problemo estas la ŝuldoj pro diversaj servoj, interalie elektro.
Antaŭ pli ol jardeko privatulo volis aĉeti la konstruon, kaj proponis 20.000 eŭrojn. Poste li rezignis pro modifo en sia projekto. Tamen la municipo (Filipstad) estis preta akcepti nur tiom, do vendi kun malprofito. Hodiaŭ certe la konstruo valoras eĉ ne la duonon de tiom. Post la kooperativa bankroto, la municipo reprenos kaj probable detruos ĝin.
Esperanto Gården estis delonge fermita, neniu aktiveco okazis tie, krom forigo de libroj: la biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio iris al Malmö, restas la stokoj de Eldona Societo Esperanto (kiujn kleriĝemaj musoj ronĝas en la kelo).
Antaŭlasta aktiveco estis la gastigo de rifuĝintoj (antaŭ la pandemio). La administra instanco mem ĉesigis tion, pro ne adekvateco de la konstruo. Lasta aktiveco estis la gastigo de mislokitoj kaj svedaj trampoj (narkotuloj, alkoholistoj ktp), kiujn la municipo ne scias kien ĵeti. Tiuj svedoj faris vandalismojn en la Domo kaj unu el ili batis forte c-anon Svensson (79-jaran). Post tiu perforta epizodo la municipo ne plu sendis tiujn trampojn.
(nl)