HeKo 508 5-B, 10 jun 12
La esperantista nemoveblaĵo Esperanto-Gården en Svedio situas en Långban, kiu estas unu el la plej mineralabundaj regionoj en la tuta planedo. Por popularigi la kelkajn interesajn lokojn kaj sian sciencon, la buroo Sveriges Geologiska Undersökning aranĝas voĉdonadon pri la titolo “Geologia heredaĵo 2012”. Långban estas unu el dek lokoj, kiuj konkurencas pri la titolo.
Esperanta Naturamikaro plurfoje al Esperanto-Gården signalis interesiĝon por tiuloke organizi seminarion pri geologio kaj mineralologio, sed ricevis nenian reagon. La motivo por la manko de respondo estas nekonata.
(Bertil Nilsson)