Esperanto kaj interkulturaj bibliotekoj

HeKo 371 7-B, 17 okt 08

La okazanta Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko stimulas ankaŭ al kontakto kun interkulturaj bibliotekoj, nome librejoj kun kelkaj titoloj en multaj lingvoj, kies klientaro estas precipe enmigrintoj, gastlaboristidoj, rifuĝintoj, lingvolernemuloj.

Kultura Centro Esperantista komencis kontakton kun la svisa reto de interkulturaj bibliotekoj jam pasintjare, sed nur lastatempe, danke al kunlaboro kun d-ro Francesco Reale, konkretiĝis iniciato en Neŭŝatelo, inkluzive de la vendo de esperanto-libroj al la koncerna biblioteko.

La iniciato estas rakonta vespero en la franca kaj la koncerna lingvo, kiu disvolviĝos en la Teatro de la Pomarbo en Neŭŝatelo, 9 novembro 2008. Nia literaturo estos reprezentata per rakonto de István Nemere, el lia plej interesa originala kolekto en esperanto: “Krokize de mia ĝardeno” (eldonis LF-koop); la rakonton majstre francigis c-ino Anne Marcanti, ĝin laŭtlegos Cesco Reale (originale) kaj afrika Esperantiano (france). Fakte ĝi estos parto de la programero pri Afriko kaj transnacieco, kie rolos ankaŭ la araba kaj la tigrena.

KCE proponis ankaŭ al la Esperanta PEN-Centro (kies unua prezidanto estis c-ano Nemere mem) krei reton de apogo al la interkulturaj bibliotekoj, tiel ke ĉiuj PEN-verkistoj en minoraj lingvoj sendu siajn librojn. La ideo estos prezentita al la komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj ĉe PEN Internacia, kies freŝbakita prezidanto (kataluno) estis elektita ankaŭ danke al la subteno de la esperantlingva delegacio.

Jen trafa maniero apliki la lingvon kaj disvastigi ĝian kulturon laŭ raŭmismaj principoj. Tiaj iniciatoj ricevas la solidarecan apogon de la Pakto por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.