Esperanto-literaturo en konferenco pri esprimlibero

HeKo 763 6-B, 14 maj 21

La esperanta estas unu el la kvardek kvin literaturoj reprezentataj en la venontsemajna konferenco de la PEN-Komitato pri verkistoj en prizono, kiu disvolviĝos virtuale kune kun la cirkvito de la urboj gastigantaj rifuĝintajn literatorojn.

Pere de nia PEN-centro la Esperanta Civito aktivas por la defendo de esprimlibero, en mondo kie la “pandemio” estas pli kaj pli utiligata por persekuti verkistojn kaj ĵurnalistojn.

En sia centjara historio, PEN Internacia havas fortan tradicion en ĉi tiu kampo, ekde la eksigo de la naziiĝinta PEN-Centro en 1933 kaj la samtempa akcepto de la klubo de germanlingvaj verkistoj en ekzilo, gvidata de Thomas Mann. Nek Ligo de Nacioj (el kiu la Tria Regno propravole eksiĝis) nek Universala Esperanto-Asocio (kiu toleris la “samdirektigon” de sia landa sekcio kaj eĉ subtenis ĝin, elektante nazian vicprezidanton en 1934) havis tian kuraĝon.

La agado de PEN Internacia por verkistoj en prizono inspiris la fondon de Amnestio Internacia, kun pli vasta diapazono. Ĉi-kaze honoras Esperantion la fakto, ke la hispana sekcio de Amnestio Internacia naskiĝis en Barcelono ankoraŭ en plena frankismo, danke al pastro Manuel Casanoves.

La PEN-konferenco elektos la novan prezidanton de la Komitato: la voĉo de Esperantiano povus esti decida inter la du kandidatinoj (unu birma, la alia rusa).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.