Esperanto parolata dum ALTE-kongreso en Madrido

HeKo 811 6-B, 5 maj 23

Unuafoje en ALTE la kongresanaro povis aŭdi nian lingvon el la podio. Dum la mondkongreso en Madrido (25-27 aprilo 2023) d-ino Lorena Bellotti alparolis la publikon en esperanto, komence de sia prezento kadre de la intervenoj pri lingvotestado por enmigrintoj. Ŝi reprezentis nian lingvon kiel delegito de Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito.

La aŭskultantaro reagis kun pozitiva intereso. Interalie tio motivis la delegacion de Duolingo el Usono (unu el ili parolas nian lingvon) havi fruktodonan interŝanĝon. Duolingo partoprenis ĉar ĝi celas apliki la eŭropan lingvotestan framon al siaj kursoj, kaj montriĝis intereso pri la esperanto-testado.

La Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo daŭrigas siajn laborojn telematike, ĝis la venonta renkonto de la internaj komisionoj en Romo meze de novembro. Ankaŭ tie nian lingvon reprezentos KCE, ĉi-foje kun du delegitoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.