Esperanto progresas kiel vivanta laborlingvo

HeKo 824 1-E, 22 okt 23

Danke al la Esperanta Civito, pere de Kultura Centro Esperantista nia lingvo estas unu el la dudek kvin uzataj ĉe Konsilio de Eŭropo por prezenti ties lingvan kaj socikonan politikojn por migrantoj. Ĝi estas la sola nur diaspora lingvo uzata de Konsilio de Eŭropo ekde 2018.

La koncerna dokumento estas konsultebla kaj en la oficiala retejo de KdE kaj (pli facile trovebla) en tiu de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: https://www.alte.org/LAMI-SIG/ Samloke situas alia grava dokumento pri lingvotaksado por enmigrintoj, ankaŭ en esperanto, unu el nur dek du lingvoj.

Estas interese ke por la unua dokumento la tradukinto evitis vortojn kun supersignoj (escepte de “Europo”) sen malfidelo al la originalo, dum por la dua la alfabeta problemo estis jam solvita.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.