Esperanto-propono dum ideopluvo en Bledo

HeKo 812 2-B, 17 maj 23

En dua tago de la internacia PEN-konferenco en Bledo la Pac-Komitato organizis ideopluvon, por enfokusigi la estontan aktivecon de la koncernataj aktivuloj. Nome de la Esperanta PEN c-ano Giorgio Silfer sendis skriban proponon.

“Estas por mi malfacile partopreni en seminario kun laborgrupoj, se ĝi ne estis preparita per telematika konsultado. Tial mi sendas proponon skribe.”

“La 21an de septembro ĉiujare oni celebras Mondan Tagon pri la Paco. Ĉiufoje UN elektas malsaman temon por enfokusigi la atenton. Ĝis nun neniam ĝi elektis “Literaturo kaj Paco”. Ĉi tiu temo kaj la diversaj rilataj iniciatoj estus mastrumeblaj de la Pac-Komitato de PEN Internacia, kiel unufoja projekto”

La asembleo esprimis intereson pri la ideo kaj petis la reprezentanton de nia literaturo precizigi detalojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.