Esperanto reprezentata en Bled

HeKo 348 9-B, 27 mar 08

La tradicia, printempa Internacia Konferenco de PEN Internacia en Bled (Slovenio) vidas ankaŭ ĉi-jare la ĉeeston de la esperanto-literaturo. Nia delegito estas Vinko Oŝlak, prezidanto de la Esperanta PEN. Filozofo, eseisto, oratoro plurfaceta, c-ano Oŝlak (eksa senatano de la blanka grupo)  prezentis propran referaĵon. Krome li  reprezentis nian centron en la kunveno de la  verkistara pac-komitato.

Vinko Oŝlak, kiu antaŭ du jaroj eliris el la romkatolika eklezio por sekvi vojon kiun li agnoskas aŭtente kristana, estas verkanta libron pri “La naciecoj en la Biblio”. Temas pri eksterordinare interesa studo.

La prelego en Bledo aperos en “Literatura Foiro”, organo de la Esperanta PEN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.