Post la reago de la Konsulo de la Esperanta Civito pri la kontraŭtibeta politiko de Universala Esperanto-Asocio, reagis ankaŭ la prezidanto de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Kaj post la kritiko de la Konsulo pri la lingvopolitiko de UEA, reagis ankoraŭ IKEL, pere de sia estrarano, tra la gazeto “Kataluna Esperantisto”. La reago ĉi-foje envolvas Katalunan Esperanto-Asocion, kiu pasintjare lanĉis propran gvidlinion pri lingvopolitiko.
Kion kritikas KEA en la oficiala lingvopolitiko de UEA? Unuavice, ke “laŭ UEA, ekzistas du malsamaj rajtoj de infanoj: la lernado de la gepatra lingvo kaj la edukiĝo en ĝi. Laŭ la UEA-dokumento, ili estas eĉ esencaj por la evoluo de la homa psiko. Male, la KEA-dokumento diferencigas inter rajtoj de aŭtoktonaj popoloj kaj de enmigrintoj. […] Laŭ tiu ĉi starpunkto, ne ekzistas universala rajto al la edukiĝo en la gepatra lingvo. […] Aliflanke, la lernado de la denaska lingvo estas principe tutmonde aplikebla (krom eventuale ĉe orfoj), kaj ties proklamado ne nur eksplicite kontraŭas la malhelpojn de la asimilemaj ŝtatoj kontraŭ ties lingvaj malplimultoj, sed ankaŭ, nerekte, instigas al la favorado de tiu lernado fare de la registaroj por sekurigi tiun rajton. Krome, sendube, granda elpaŝo, por ke infanoj lernu sian gepatran lingvon, estas proponi lernadon ne nur de, sed ankaŭ en ilia lingvo en la publika instrusistemo. Do, la rajto proklamita de la KEA-dokumento ne kontraŭas tiun proklamitan de UEA, tamen la unua dokumento ŝajnas pli singarda pri facil-animaj proklamoj ol la dua.”
Pli drasta estas la kritiko de KEA kontraŭ la lingvopolitiko de UEA, kiam temas pri lingva hierarkio. Fakte, UEA apogas lernadon de du, tri aŭ kvar lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, nome:1) la gepatra lingvo, 2) la regiona lingvo, se ĝi estas malsama, 3) la nacia lingvo, se malsama ol la du unuaj, 4) internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.
La IKEL-estrarano rimarkas, ke “en la proponita modelo, unua ŝtupo estas la hejma lingvo, kiu, ekz. ĉe migrintoj povas esti malsama al tiu de la ĉirkaŭa medio. Ankaŭ ĉi tiun lingvon, nomitan ‘regiona’, oni principe devas lerni: estas grave ke la modelo valorigas tiun sintenon, ĉar la larĝa plimulto de la ŝtatoj en la mondo ne postulas la lernadon de la loka lingvo fare de la parolantoj de la dominanta: Francio, Britio, Aŭstralio, Ĉinio ktp. Tio, principe, plene kongruas kun la citita starpunkto de KEA, en kiu oni pledas por aktivaj politikoj por la dignigo kaj normaligo de la t.n. ‘minorigitaj lingvoj’.” Sed li tuj kontestas ke “la UEA-modelo aldonas trian ŝtupon: la t.n. ‘nacian’, t.e. supozeble ŝtatan, kiu staras inter la ‘regiona’ kaj la ‘internacia’ tavolo, kie, kompreneble en Esperanto-organizo, la neŭtrala Esperanto estas proponita. Ĝuste ĉi tria nivelo estas la plej diverĝa elemento inter la modeloj de UEA kaj KEA: dum tiu de KEA pli proksimas al la tradicia devizo “Esperanto, dua lingvo por ĉiuj”, UEA aldonas mezan, ŝtatan tavolon. Tamen, ambaŭ modeloj subtenas unuan, bazan ŝtupon – la hejman –, per kio ili fakte devojiĝas de la gurdita Esperanto-slogano… kaj de la uzosferoj defenditaj de Zamenhof por la internacia lingvo.”
Ĝuste la KEA-dokumento aparte akre kritikas modelojn, kiel tiun proponitan de UEA: “Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel Esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.”
Laŭ la kritiko, “la aldono de meza ŝtupo inter la loka kaj la internacia lezas la “plenan egalecon de la lingvoj”. Fakte, se oni konsideras la dokumenton de UEA laŭ la kutima kompreno de la terminoj (t.e. ke ‘nacia’ egalas al ‘ŝtata’), ĝi subtenas la dulingvigon de i.a. katalunoj, eŭskoj kaj galegoj en la hispana. El tio verŝajne logike sekvas la uzado de la hispana [kastilia] lingvo en la tuta areo interne de la ŝtataj limoj. Sekve, ne nur sud-kataluno kaj sud-eŭsko nature interkompreniĝu en la hispana, anstataŭ en Esperanto, sed krome la hispana estu la kvazaŭneŭtrala lingva perilo inter denaskaj hispanlingvanoj kaj denaskaj katalunlingvanoj (almenaŭ ekster la limoj de Katalunlingvio).”
Efektive, la pozicio de UEA ŝajnas pli konforma al la artikolo 3 de la Hispana Konsitucio, laŭ kiu ĉiu ŝtatano en Hispanio havas la rajton paroli la kastilian kaj la devon kompreni ĝin. Male, KEA emas superi tiun koncepton en lingva juro. Sed ni lasu la IKEL-estraranon daŭrigi:
“La kritiko de KEA kontraŭ la tri-ŝtupa modelo de UEA, paŭsanta la klasikan tri-nivelan administracian modelon (kun loka, subŝtata kaj ŝtata niveloj), ne estas senbaza. Almenaŭ en Eŭropo, sed ne nur, lingvo-anstataŭado okazas de la loka lingvo al la ŝtata: ĝis nun nenie en tiu kontinento oni raportis signifan perdon ĉe aŭtoktona loĝantaro de la intergeneracia lingvotransdono favore al la fakta interŝtata lingvo (la angla), kiam tiu ĉi ne rolas, kiel en Britio kaj Irlando, kiel ŝtata lingvo. Male, ekzistas klaraj procezoj de lingvo-anstataŭado en multaj landoj de lokaj lingvoj per ŝtataj: tial la KEA-dokumento kontraŭas la aldonon de deviga lernado de ŝtata lingvo kaj en diversaj punktoj proponas lingvopolitikojn favorantajn la lokan lingvon (eĉ kontraŭ eventuala tropeziĝo de neŭtrala internacia lingvo). Aliflanke la KEA-modelo ne kontraŭas, sub kelkaj kondiĉoj, la instruadon de la hispana en Katalunio, de la franca en Bretonio aŭ de la angla en Kimrio. Tamen, tio okazus ne ĉar temas pri ŝtataj lingvoj, sed pro ilia konsidero kiel najbaraj lingvoj kaj lingvoj renkontataj en la medio, same kiel i.a. la itala, la portugala, la araba, la amaziĥa aŭ la panĝaba estus libervole instruindaj en Katalunio. Kredeble, la KEA-teksto estas influita de la pensoj de la lingvistino Carme Junyent kaj de la Stud-Grupo pri Endanĝerigitaj Lingvoj de la Universitato de Barcelono, kiuj taksas, ke multlingvismo estas stabila kaj ne endanĝerigas lingvojn, sed kiam nur du lingvoj konkurencas, la forta iom post iom forbalaas la malfortan.”
Konklude, laŭ la katalunaj etnistoj-esperantistoj, Universala Esperanto-Asocio “anstataŭ defendi egalisman lingvomodelon, inklinas al tio, ke naciaj malplimultoj lernu la dominantajn ŝtatajn lingvojn, kaj ne male: t.e. ke la parolantoj de la hegemoniaj lingvoj estu kapablaj parolantoj de la lokaj aŭtoktonaj lingvoj por certigi al tiuj ĉi favoran medion por ilia disvolvo, anstataŭ peli ilin al hejma uzado, malalta socia taksado, malprospero kaj malapero. La teksto de UEA precipe substrekas la pli grandan lernosukceson de infanoj, se ili estas edukitaj en sia gepatra lingvo. Male, la KEA-principaro pli insistas pri elementoj kiel la “egaleco de lingvaj rajtoj de la individuoj” kaj la “multflankeco” de la informfluoj, kiujn ili konsideras “fundamento de paco”. Per pli egalisma modelo, la kataluna dokumento celas, ke “nenio [miskomprenigu], ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj”, kio, implicite, laŭ ĝi okazus, se oni konservas plurŝtupan lingvohierarkion.”
Kaj la fina bato: “la impreso povas esti, ke UEA sekvas la strategion enradikiĝintan en la periodo de Lapenna, kiam oni serĉadis la simpation de la ŝtatoj por provi desupre enkonduki Esperanton. Laŭ restrikta interpreto, la modelo proponita de UEA provas kiel eble malplej kontraŭstari la internan lingvopolitikon de la ŝtatoj, celante havigi al si aliancanojn por la enkonduko de Esperanto kiel interŝtata lingvo. Tamen eblas ankaŭ alia kompreno: UEA rolas nur kiel kupola organizo, kaj en sia rolo de proparolanto de la Esperanto-movado ĝi montras sin fora de la agado de siaj landaj sekcioj, kiuj ŝajnas sufiĉe imunaj al la enkonduko en sian agadon de la ideoj defendataj de UEA.”
Grava diverĝo kun UEA aperis jam ĉe KEA-anoj okaze de la kampanjo “Pro homa digno”. Tamen, same kiel tiam, en la nuna okazo la katalunaj etnistoj ne iras ĝis la lasta konsekvenco, kaj fine montras fidemon al Roterdamo. La faktoj pruvos ĝis kioma grado ili (mal)pravas en sia fidemo. Almenaŭ pri la kampanjo “Pro homa digno” ĝis nun ili ne trafis.