EU-normoj kaj Esperanta Civito

HeKo 777 3-E, 30 nov 21

C-ano Marek Bamberski rimarkigas ke “la komisarino de Eŭropa Unio pri egaleco, Helena Dalli, en sia ĵus preparita gvidilo pri “inkluziva” komunikado prezentas, kiuj vortoj estas akcepteblaj por EU kaj kiuj ne estas akcepteblaj. En la listo de malbonvenaj vortoj troviĝas: “sinjorinoj kaj sinjoroj, Kristnasko, baptonomo, Maria, Johano, civitano”. Interese ke anstataŭ la kristana nomo Maria EU proponas Malika, kaj anstataŭ Johano bonvena estos Julio.”

“Do, karaj esperantistoj, ne uzu la vorton civitano, kiam vi turnas vin al EU. Mi nun scivolas ĉu la Esperanta Civito ŝanĝos sian nomon por kongrui al la bruselaj normoj?”

La eksteraj normoj kiuj influas la leĝodonan povon en la Esperanta Civito estas nur la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (al kiu devas kongrui la Civitaj normoj) kaj la svisaj kodoj, se mankas specifa Civita normo. Konsekvence la decidoj de Eŭropa Unio estas neglekteblaj kaj neglektindaj: eĉ la decidoj de Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (kiu okupiĝas pri homaj rajtoj) ricevas pli da atento, des pli ke la Esperanta Civito estas konsultata pri ili, de tempo al tempo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.