EU-Parlamento solidaras kun Israelo

HeKo 823 7-E, 19 okt 23

Per 500 voĉoj poraj, 21 kontraŭaj kaj 24 sindetenaj hodiaŭ la Parlamento de Eŭropa Unio, prezidata de la malta deputitino Roberta Metsola, aprobis nedevontigan rezolucion kiu firme kondamnas la terorismajn atakojn de la palestina armita partio Hamas kaj agnoskas al Israelo la rajton defendis sin, en la respekto de la humaneca internacia juro. Krome ĝi petas la tujan liberigon de la kaperitoj fare de Hamas.

La apogo al Israelo reliefas per la aserto ke “la terorisma organizo Hamas estas eliminenda”. La rezolucio mildiĝas petante humanecan paŭzon kaj deklarante ke ataki civilajn personojn kaj infrastrukturojn, inkluzive de aktivuloj por Unuiĝintaj Nacioj, estas grava malrespekto de la internacia juro.

Aliflanke, laŭ la rezolucio la tuta korpuso de la islamaj revoluciaj gardistoj en Irano kaj la libana Hezbollah estas inkluzivendaj en la EU-listo de terorismaj grupoj. Samtempe EU deziras intensigi sian humanecan helpon al Gazao.

Pri la ĵusa eksplodo de hospitalo Al Ahli en Gazao la EU-Parlamento petas sendependan enketon, sed kun profunda revizio de la financa asisto, por ke la humaneca mono ne utilu al terorismo.

Konklude la Parlamento insistas pri la kreo de du suverenaj kaj demokratiaj ŝtatoj en la regiono, kun komuna ĉefurbo en Jerusalemo. Evidente la palestina ŝtato konsistus el araboj, dum Israelo jam nun estas hebrea nur je tri kvaronoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.