Eŭropo dizertas "eŭropan" lingvoekzamenon

HeKo 558 6-A, 26 maj 14

Post tri jaraj sesioj eblas statistika komparo pri la “tutmondaj ekzamentagoj” organizitaj de Edukado.net nome de Universala Esperanto-Asocio, kiel ekstera giĉeto de ITK, la institucio en Budapeŝto kiu disdonas lingvodiplomojn laŭ nur tri el la ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Kompreneble neniu hungara urbo partoprenis en la sesioj.

En 2012 okazis ekzamenoj en 29 urboj (17 en Eŭropa Unio), por sume 356 kandidatoj (166 en EU). Distribuo laŭ niveloj: B.1 — 141; B.2 — 112; C.1 — 103. Plej multaj kandidatoj en Francio, Rusio, Meksiko. Proporcio urboj/kandidatoj: po 12,27.

En 2013 okazis ekzamenoj en 24 urboj (13 en Eŭropa Unio), por sume 239 kandidatoj (107 en EU). Distribuo laŭ niveloj: B.1 — 113; B.2 — 73; C.1 — 79. Plej multaj kandidatoj en Francio, Meksiko, Brazilo. Proporcio urboj/kandidatoj: po 9,95.

En 2014, antaŭ nur ok tagoj, la ekzamenoj disvolviĝis en 17 urboj (preskaŭ ĉiuj ekster Eŭropa Unio), por sume 165 aliĝintoj (31 en EU). Nekonata la distribuo laŭ niveloj. Plej multaj kandidatoj en Popola Ĉinio, Francio, Suda Koreio. Proporcio urboj/kandidatoj: po 9,70.

De jaro al jaro malkreskas la nombroj, kaj preskaŭ nuliĝis la intereso en la eŭropuniaj landoj, escepte de Francio.

(fonto: Edukado.net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.