Éva Farkas-Tatár (1924/1961-2018)

HeKo 696 1-C, 23 nov 18

Amata dojeno de la hungara esperantistaro, Éva Farkas-Tatár (1924/1961-2018) ĵus forpasis en Budapeŝto. Instruistino laŭ Ĉe-metodo, ŝi transformis la vivoĉambron de sia loĝejo al unika, ŝatata lernoĉambro. Ŝia klubo estis dum jardekoj fiksa renkontejo de la budapeŝtanoj.

Pastoredzino kaj mem diakonino, Éva Farkas-Tatár predikis oficiale okaze de la promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito, en Sabloneto la 2an de junio 2001. Ŝi alportis kristanan saluton ankaŭ al la unua inaŭgura sesio de la Parlamento, en Loklo la 25an de februaro 2002. Tiam akompanis ŝin nepino, kiu ricevis de la evento la definitivan stimulon por lerni nian lingvon.

Éva Farkas-Tatár estis persono ĉarnire grava inter la diversaj epokoj de la hungara Esperantio, precipe tuj antaŭ kaj post la ekonomia kaj politika mutacio de la 1990aj.

La Konsulo esprimas sinceran kondolencon al la familio, nome de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.