Eva Tofalvy virtuala gastino de FAR en Budapeŝto

HeKo 735 7-B, 22 maj 20

Hieraŭ la 59an literaturan kafejon en Budapeŝto anstataŭis telematika renkonto, dum kiu s-ino Eva Tofalvy prezentis sian novan verkon “La liberiĝo”. Intervjuis c-ino Anna Bartek, nome de Fajszi Amika Rondo.

La romano rakontas la malfacilajn travivaĵojn de du gejunuloj, kiuj rememorigas pri la aŭtorino kaj ŝia edzo. Ilia membiografio plektiĝas al la “granda historio” de la epoko, kie reliefas du jaroj: 1956 (la popol-leviĝo en Hungario) kaj 1968 (la Praga printempo). Probable la unua originala romano en nia lingvo pri la “feliĉaj kvar jardekoj”.

Tre interesajn demandojn faris precipe d-ro Blazio Vaha, por enfokusigi la inspiron de la aŭtorino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.