Fabrizio Pennacchietti lasis la universitaton

HeKo 385 4-B, 24 mar 09

Per lekcio pri la esperanta literaturo hieraŭ mi havis la honoron fermi la lastan universitatan kurson de prof. d-ro Fabrizio Pennacchietti, kiu lasas la universitaton pro atingita pensia aĝo fine de la akademia jaro.

Kolego Pennacchietti estas konata en la universitato de Torino precipe pro sia rolo en la Instituto de Semitistiko, kiun interalie li gvidis dum kelkaj jaroj. Sed en Esperantio pli konata li estas pro la enkonduko de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la oficialan programon: tiu kurso altiris centojn da studentoj, mezume inter dudek kaj kvardek jare; dum la lastaj jaroj precipe el la fako “interkultura komunikado”. Ĉiu studento kiu trapasis la koncernan ekzamenon rajtas je A-grada ekvivalento en la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Fabrizio Pennacchietti estas malofta ekzemplo, en la nuna Esperantio, de akademiano kiu aktivas por kaj per nia lingvo. Interalie li longe prezidis la Itala Instituton de Esperanto, la lokan societon en Torino kaj nun gvidas AIS-Sanmarinon.

Dufoje feliĉa patro kaj kvarfoje feliĉa avo, li kunigas en si kaj sciencon kaj organizan kompetenton kaj psikologian atenton. Poligloto, li estas tre agrabla konversacianto en kelkaj lingvoj.

Mi sincere gratulas lin pro la plenumita kariero kaj elkore deziras sukcesan daŭrigon por la sciencoj per nia lingvo.

(Giorgio Silfer)

(HeKo 385 4-B, 24 mar 09)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.