FEM agnoskita de IKV

HeKo 575 2-B, 5 jun 15

La Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj agnoskis la rajton de Feminisma Esperanta Movado eniri la plej antikvan tegmentan organizon de la feminismo.

Ekzistis tamen problemo: FEM ja povus reprezenti Esperantion, sed la strukturo de IKV baziĝas (bedaŭrinde) sur la naciŝtata UN-sistemo (kvankam ne mankas esceptoj, el kiuj la plej grava estas Tajvano). Tial FEM ne povus esti nacia konsilio, kaj partopreni voĉrajte en la IKV-Asembleo.

Studante la statuton de IKV, c-ano Giorgio Silfer, jura konsilisto de la FEM-delegacio, trovis la oportunan solvon, danke al kiu FEM estos voĉrajta same kiel ĉiu nacia konsilio, kvankam ne reprezentanta naciŝtaton. Interalie FEM aktivos por la fortigo de IKV en Orienta Eŭropo kaj Afriko.

La eliranta prezidanto de IKV, kaj nova prezidanto de la eŭropa regiono, mem ĝojis por la inĝenia solvo, kaj eĉ petis la aliĝon al FEM. Por ke tio eblu, FEM donacis al ŝi tuj la partoprenon en intensiva A-kurso pri esperanto, okazonta ĉe KCE ĉi-somere.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.