FEM asembleos en Budapeŝto okaze de ARTE

HeKo 591 9-B, 1 feb 16

La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado estas kunvokita al Budapeŝto la 4an de aŭgusto 2016 je 10h00. La Asembleo okazos dum Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, kiu disvolviĝas posttagmeze kaj vespere.

En la tagordo, krom la jaraj raportoj, elstaras la rilatoj kun tegmentaj organizoj (Esperanta Civito kaj Internacia Konsilio de Virinoj) kaj kun aliaj instancoj kaj medioj (Internacia Festivalo de Femina Kino, magazinoj kaj aliaj movadoj). Specifa atento estos dediĉita al la nova, virtuala “Femina”.

La delegacio de FEM ĉe IKV ĵus proponis organizi en Budapeŝto la eŭropan IKV-konferencon (majo 2016), se la rusa konsilio ne sukcesus aranĝi ĝin. Tiukaze, FEM helpos, kune kun la Orienta Legacio de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.