FEM kreskanta kvante kaj kvalite

HeKo 388 4-B, 17 apr 09

La Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, kunveninta ĉe la Esperanto-Domo en Svislando 13 aprilo 2009, kaj la ĵusa Komitatkunsido samloke konstatis kreskon de la asocio kvante kaj kvalite.

Dum la lastaj monatoj la kotizanta membraro kreskis je 15%, inkluzivante politike aktivajn feministinojn kiel Carmen San-Segundo en Andaluzio, valorajn intelektulinojn kiel Olga Kerziuk en Londono kaj rimarkindajn verkistinojn de la nova generacio kiel Etel Zavadlav en Kroatio. Ankaŭ al la reta diskutlisto de FEM aliĝis novaj korespondantoj, tiel ke ĝi baldaŭ atingos la nombron kvardek.

La kresko rezultas unuavice el la regule aperanta, tre interesa revuo “Femina”, jam je sia kvina jarkolekto, ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli. Krome influis pozitive la sukcesa ateliero pri beletra kreivo, kiu finiĝis hodiaŭ matene. La laboro de niaj civitaninoj estas ege valora: pluraj ideoj kaj iniciatoj, naskitaj dum la menciitaj kunvenoj kaj ateliero, realiĝos dum la venontaj monatoj — pri ili ni esperas baldaŭ raporti.

La Asembleo renovigis la Komitaton de FEM: decidinte ke ĝi konsistos el tri membroj plus du kooptitoj, la Asembleo elektis sen. Marie-France Conde Rey, Anna Bartek, Jarlon Hammarberg, kaj kooptis la ĉefredaktoron de “Femina” kaj la vickonsulon pri socialaj aferoj (kun delego pri la femina mondo): do ankaŭ sen. Perla Martinelli kaj Chamberline Nguefack Zedong. La eliranta prezidanto, sen. Conde Rey, modifis sian antaŭan decidon kaj rekandidatiĝis por plia mandato: la Asembleo reelektis ŝin unuanime.

Fine la Asembleo elektis c-inon Mariola Jobin delegito de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, anstataŭ c-ino Agneta Emanuelsson, kiu fariĝis senatano en julio 2008. La dua forumano restas c-ano Bernard Henry.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.