"Femina" en la festivalo de femina kino

HeKo 572 4-B, 14 mar 15

La revuo de Feminisma Esperanta Movado ricevis la akreditivon ĉe la gazetara servo de la Internacia Festivalo de Femina Kino, apud Parizo 13-22 marto 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Ĝia korespondanto estas sen. Marie-France Conde Rey, komitatano de FEM.

La ĉi-jara festivalo estas pli “verda” ol kutime, ĉar grandparte dediĉita al mediprotektado. Daŭreblo, spaco, mono, solidareco situos en la fokuso de filmoj, debatoj kaj eventoj. Honore gastos Béatrice Dalle, kun la ŝanco (ree) spekti ŝiajn filmojn.

La verkoj venas el la tuta mondo, inkluzive de Irano, Pakistano kaj Etiopio. Inter la dokumentofilmoj eblos malkovri la arton de kelkaj reĝisorinoj en la kategorio “Perturboj”.

La revuo “Femina” dediĉos kvar paĝojn da recenzoj por la esperantlingva publiko.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.