"Femina" estas la standardo de FEM

HeKo 363 3-B, 30 jul 08

La revuo “Femina” daŭre estas la plej grava servo de Feminisma Esperanta Movado: tion konstatis unuanime la ordinara Asembleo de FEM en Bruselo, 25 julio 2008, ĝojante por la regula aperado kaj altnivela enhavo de la periodaĵo. Rimarkindaj estis ankaŭ la prezento fare de sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Femina”, okaze de la ĵurnalista kongreso en Vilno, kaj la prelego de sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM, okaze de la ILEI-konferenco en Japanio.

La ceteraj servoj, kiel la diskutlisto feminism@.., aŭ la helpa fonduso por virinoj, aŭ la publikaj rilatoj kun eksteraj organizoj, kompletigas la aktivecon kaj emfazas la utilecon de FEM. Ĝuste la eksteraj rilatoj lastatempe konas intensiĝon: ekzemple, niaj feministinoj aktivas en la verkistina komitato de PEN Internacia, kaj specife en la redakcio de ĝia interna trilingva organo; kaj FEM estis pozitive kontaktita de pli ol unu movado, ekzemple la Internacia Konsilio de la dek tri indiĝenaj avinoj. Unua demarŝo ĉe UNIFEM estis farita de la Konsulo de la Esperanta Civito, kaj la Asembleo decidis oficiale apogi lian demarŝon.

Rilate al la membraro kaj strukturo, FEM spertis etan kreskon (tri pliaj membroj) kaj sur la paĝoj de “Femina” debutis kelkaj interesaj aŭtorinoj. La Asembleo konfirmis sian konfidon al la Komitato por plia jaro: ĉiuj kvin komitatanoj estas Civitaj senatanoj (en la Senato mem la proporcio inter la seksoj fariĝis dek al naŭ, favore al la virinoj).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.