HeKo 657 1-B, 8 sep 17
“La jardeko de Femina” estos la temo traktota de d-ino Perla Martinelli, dum la 42a literatura kafejo en Budapeŝto, lundon la 16an de oktobro 2017.
C-ino Martinelli ĉefredaktis la revuon dum naŭ jaroj, realigante kulture tre valoran periodaĵon. La valoron konfirmis la decido de “Literatura Foiro” asimili parte ĝin, aldonante ok feminajn paĝojn ekde februaro 2018.
La renkonto okazos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, avenuo Thököly 58-60 (en la ambasada kvartalo). Enkondukos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Aŭspicias Esperanta PEN-Centro.
Informas: budapest@esperantio.net.