"Femina" ree adjudikita al LF-koop

HeKo 368 2-B, 15 sep 08

“Femina”, la unusola revuo en esperanto kiu rigardas la mondon virine kaj feminisme, estos eldonata ĉe LF-koop ankaŭ dum la venontaj tri jaroj.

La eldono estis ĵus adjudikita al la Kooperativo de Literatura Foiro fare de Feminisma Esperanta Movado, posedanta la revuon, per letero de sen. Marie-France Conde Rey (prezidanto de FEM) al c-ano Marc Hiltbrand (prezidanto de LF-koop). La renovigo de la kontrakto okazas je la samaj kondiĉoj, nome kun ĉiu administra ŝarĝo al la eldonejo, inkluzive de ĉiu ŝanco (mal)profiti. LF-koop daŭre estas la eldonejo kiu produktas plej multe da periodaĵoj en esperanto.

La ĉefredaktoro restos sen. Perla Martinelli dum la tuta 2009: la venonta Asembleo de FEM decidos pri la longigo de ŝia mandato ĝis 2011. La elekto de la ĉefredaktoro de “Femina” fakte estas privilegio de FEM.

La kvara jarkolekto finiĝos en decembro per la numero 16. Ankaŭ ĝi havos gvidan fadenon; sed pri la ĉeftemo Perla Martinelli anoncis nur ke “ĝi koncernas la esperantan popolon pli ol kutime”. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.