Feminisma Esperanta Movado asembleos en Svislando

HeKo 681 1-B, 4 jun 18

La ordinara Asembleo de Feminisma Esperanta Movado estas kunvokita al Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, por la 13a de julio 2018.
Ĉi-jare ne okazos elektoj: la estraro estis renovigita en 2017 por trijara mandato, sub la prezido de c-ino Agneta Emanuelsson. Tamen esceptos la diskuto pri la rilatoj kun Internacia Konsilio de Virinoj, kiu povos konduki al la elekto de oficiala observanto, partoprenonta en la IKV-Asembleo (la venonta okazos en Indonezio meze de septembro).
La FEM-Asembleo diskutos ankaŭ pri la rilatoj kun LF-koop, kies bela kaj interesa revuo “Literatura Foiro” ekde ĉi tiu jaro rezervas ĉiunumere ok “feminajn” paĝojn, pri kiuj zorgas c-ino Perla Martinelli.

La Komitato proponos ankaŭ analizon pri la kulturpolitikaj novaĵoj en Esperantio, specife en rilato kun la interesiĝo pri genra egaleco, kio cetere preskaŭ samtempe aktualiĝis ne nur en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed ankaŭ en PEN Internacia (rezolucio de 2017) kaj en la Naturamika Junularo (rezolucio de 2018).
Pasintjare FEM gvidis opozicion kontraŭ sia prezidinto Chamberline Nguefack, kiel Konsulo, petante ŝian elpostenigon. Ankaŭ ĉi tiu evento situos en la atento de la Asembleo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.