Fendeto en la redakcia cenzuro

HeKo 444 8-C, 15 jul 10

En la lasta numero de la revuo “Esperanto”, en la informo pri la IFEF-kongreso, estas menciite ke salutis ankaŭ reprezentanto de la Esperanta Civito. Post jardeka silento, la Esperanta Civito estas menciita en la UEA-presorgano.

(Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado)

* * *

Historie, en Universala Esperanto-Asocio la totala cenzuro pri la Pakto komenciĝis post la transpreno de la prezidanteco fare de d-ro Renato Corsetti, en aŭgusto 2001, do iom antaŭ la redaktoriĝo de s-ro Stano Marĉek. Ĉi-lasta tamen aplikis ĝin per la skrupuleco de stalina burokrato kun plej simpla psiko, eĉ ekster la direktoreco de s-ro Osmo Buller (eksdungito en 2002-2003).

La cenzuro de Marĉek etendiĝis al ĉiuj eventoj kaj ĉiuj paktintoj, inkluzivante sistemajn silenton pri la aktiveco de afrikaj Esperantianoj kaj nemencion pri la programo de Kultura Centro Esperantista en la kalendaro de aranĝoj. Ĝi ankaŭ inkluzivis la silenton pri la renkonto en Vilno inter la Kapitulo kaj la UEA-estraro, kvankam Marĉek mem estis en la konferenco kaj li povintus intervjui aŭ simile.
(noto de la redakcio)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.