HeKo 384 8-B, 17 mar 09
Laŭ invito de la katedrulo (prof. Fabrizio Pennacchietti) c-ano Giorgio Silfer fermos la semestron pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino per lekcio dediĉita al la esperanto-literaturo. “Lectio ultima” okazos en la itala, lundon la 23an de marto je la 8h15, ĉe la beletristika fakultato, en la salono 1 de strato Giulia di Barolo.
Jam de 1996 okazas ĉiujare semestra kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio kadre de la oficiala programo de la torina universitato. En 2003 (dum sabata jaro de prof. Pennacchietti) prof. Silfer oficiale anstataŭis lin. Dum tiom da jaroj la kurso produktis plurajn interesajn disertaciojn de doktoriĝintoj. Kelkaj (eks)studentoj kunlaboras kun Itala Interlingvistika Centro kaj akiris la esperantan civitanecon: unu el ili, d-ino Giulia Gagliardi, estis elektita al la Senato en 2006; ŝi diplomiĝis pasintjare per disertacio pri “Latino sine flexione” de Giuseppe Peano; pli frue estis dum tri jaroj sekretario de la literatura premio “La Verko de la Jaro”, ĉe la Esperanta PEN.
Bazo por la lekcio de Giorgio Silfer estos la literatura ĉapitro en la Granda Enciklopedia Vortaro de UTET (Torino, 1988). Tiu sama ĉapitro estis ankaŭ transprenita (sed iom fuŝe, kaj sen la konsento de la aŭtoro) fare de alia itallingva enciklopedio, eldonita de la grava ĵurnalo “Repubblica” en 2003.
(fonto: IIC)
Aldonu komenton