HeKo 776 9-B, 22 nov 21
La ĵus eldonita verko “Finalo de partio” de Samuel Beckett estos prezentata en Budapeŝto 15 decembro 2021, okaze de la literatura kafejo organizata de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro: gastos la ĉefa tradukinto, d-ino Perla Martinelli.
La literaturaj kafejoj okazadas laŭ la kutima monata ritmo, je ĉiu tria ĵaŭdo: ĉi-foje escepte en merkredo, por koincidi kun la Tago de la Esperanta Kulturo. La sekvonta, 20 januaro 2022, denove en ĵaŭdo, je 18h00, ĉiam ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.