Kiom influas la nuna pandemio al la ekonomia stato de Esperantio? Multe kaj malbone. La enspezoj en Esperantio plejparte dependas de la kotizoj, ĉu societaj ĉu kunvenaj. La neokazigo de UK kaŭzas perdon al UEA, multe pli ol al SAT la eventuala neokazigo de la kongreso en Bjalistoko.
En kelkaj kazoj la enspezoj venas ankaŭ de neesperantistaj kotizoj: ekz. Kastelo Greziljono ricevadas relative multe da mono pro la luigo al privatuloj kiuj organizas proprajn aranĝojn. Sed la blokado en Francio kaŭzas, ke ne plu eblas luigi: al Greziljono probable mankos la dekmiloj da eŭroj enkasigitaj pasintjare.
La eventuala nuligo de IJK en Nederlando ne kaŭzus grandan financan perdon al TEJO, kiu vivas preskaŭ tute el subvencioj de Eŭropa Unio. Nur se EU fermus la kranon, aŭ nuligus projektojn aprobitajn por TEJO, la organizo havus seriozajn financajn malfacilaĵojn.
Se temas pri la kapitalo en si mem, Esperantic Studies Foundation investas nur en valorpaperoj, kaj UEA praktike faras la samon. La ruino de la akcia kaj obligacia merkatoj pro la pandemio riskas transformi tiujn valorpaperojn al ĉifonoj.
Kio okazas kun la Esperanta Civito? Ĝi ne dependas de kotizoj, nek investis en valorpaperoj. Ĝiaj paktintoj investas en nemoveblaĵoj, kies luantoj estas konstantaj, laŭkontrakte. Krome ili produktadas gazetojn, kio daŭre eblas danke al telematiko. Fine ĝi ne havas la pezon de nederlandaj salajroj, kiel en Roterdamo. Kune kun TEJO (se ne estos malbona evoluo ĉe EU), la Esperanta Civito estas finance ŝirmita.
Resume: la deficitoj de multaj esperanto-movadoj kreskos en 2020, dum la paktintoj spertos stabilecon, pro sia speza sistemo, super kiu atentas Fondumo Pro Esperanto.
(fonto: fondumo Pro Esperanto)