"Fine sed ne fone": projekto de CES por Afriko

HeKo 876 8-B, 11 jun 25

Civila Esperanta Servo, kies sidejoj estas en Bujumburo por Afriko kaj Ĉaŭdefono por Eŭropo, lanĉas la projekton “Fine sed ne fone”, kies celo estas la organizado de la revendo de malnovaj poŝtelefonoj, el Eŭropo al Afriko, kie oni povas ankoraŭ uzi poŝtelefonojn de pli antikva teknologio ol la nuna, ekzemple deviga en Svislando (kaj tial le emerita Konsulo Giorgio Silfer rezignis pri sia poŝtelefono).

Se vi gardas hejme ne plu uzatajn aŭ eĉ uzeblajn poŝtelefonojn, sed ankoraŭ en bona stato, vi povas sendi ilin al la adreso de Kultura Centro Esperantista, strato Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, de kie ili estas transportotaj al Burundio, en decembro 2025. Oportune estas enmeti ankaŭ la klarigon pri funkciado en la koncernan skatoleton, se ankoraŭ ili ekzistas.

Tiuj donacitaj aparatoj (nepre kun ŝargilo) konsistigos la kapitalon de la projekto, kies manaĝero estas c-ano François-Mauriack Nunda. Duono de la neta profito iros al la vendisto kaj duono iros al Civila Esperanta Servo, por financi diversajn iniciatojn.

Informas: civilaservo [ĉe] esperantio [punkto] net (civilaservo[at]esperantio[dot]net)

(ces)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.