Konkludiĝas hodiaŭ dusemajna vojaĝo, kiun la vickonsulo pri informado kondukis en la Respubliko Koreio, celante starigi amikajn kaj kunlaborajn kontaktojn kun la lokaj civila socio kaj esperantista mondo. La ekspedicio okazis sub la aŭspicioj kaj danke al la organizado de Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK), fondita en 1991 kaj direktata de la eminenta Lee Jung-kee, kaj de Korea Esperanto-Asocio (KEA), tra ĝiaj teritoriaj filioj.
Fine de la vojaĝo, kiu inkludis kvar urbojn — Seulo, Ĝonĝuo, Busano kaj Deguo — c-ano Giacomo Comincini estis agnoskita kiel honora membro de SEK. La premio atestas la malferman kaj gasteman spiriton de la korea movado, kiu reprezentas unu el la plej brilegaj facetoj de la tradicia esperantismo. Ĝi ja estas plurgeneracia, finance solida, disvastigita en la lando kaj, precipe, karakterizata de konstanta kresko kaj kvalita evoluo, danke al forta emfazo pri (inter)kultura trejnado. KEA rajte povas fieri pri tiu realo, kies sukcesa modelo meritas esti konata.
Dum la korea vojaĝo, la vickonsulo renkontis pli ol tridek esperantistojn — lernantojn kaj instruistojn, simplajn samideanojn kaj asociajn gvidantojn — el kiuj kelkaj montris intereson kaj scivolemon pri la Esperanta Civito. Aldone, en pluraj kuntekstoj oni pritraktis temojn ligitajn al raŭmismo kaj interlingvistiko, karaj al nia konsorcio. Renkontiĝoj kun akademiaj, muzeaj kaj ĵurnalismaj altranguloj plue plivalorigis la korean restadon. C-ano Comincini nun reprenas la vojon al Jokohamo, kie li loĝas ekde la fino de la pasinta majo.
Aldonu komenton