Finredaktata la Szerdahelyi-memorlibro

HeKo 391 6-B, 28 maj 09

Post tri tagoj oni atingos la limdaton por la redakto de la memorlibro pri la granda esperantologo István Szerdahelyi (1924[1949]-1987), pri kiu zorgas d-ino Ilona Koutny, ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Al la memorlibro kontribuis per eseoj multaj disĉiploj kaj konatoj de “profesoro Merkredeja”, precipe hungaroj.

C-ano Giorgio Silfer verkis eseon titolitan “La lingvistika redaktoro de Literatura Foiro”. Efektive István Szerdahelyi regule kunlaboris kun LF ekde la numero 2, en 1970, ĝis 1980, kiam Silfer lasis la postenon de ĉefredaktoro kaj la eldonejo preparis la lanĉon de nova revuo “Planlingvistiko”, al kiu Szerdahelyi kontribuos ĝis sia morto. Pluraj eseoj de Szerdahelyi, precipe pri leksikologio kaj pri la historio de interlingvistiko, restas tre aktualaj.

En sia konkludo Giorgio Silfer skribas: “Se la granda hungaro donis multon al LF, ankaŭ LF donis multon al li. Tute certe ĝi kontribuis al lia plifamiĝo inter esperantologoj, kaj al lia rilatado kun diversaj realaĵoj ekster la tradicia movadaro, ekzemple Kultura Centro Esperantista. LF estis ankaŭ la sola fidela kaj fortika bastiono por Szerdahelyi en lia konfrontiĝo kun la Akademio, kaj tio pozitive influis al la evoluo favora al Szerdahelyi, precipe ĉe William Auld, nova akademiestro post la retiriĝo de Gaston Waringhien. Konklude, inter István Szerdahelyi kaj “Literatura Foiro” estis bonega simbiozo, kiun sigelis la altestima rilato inter la profesoro kaj lia modesta disĉiplo, aŭtoro de ĉi tiu omaĝo.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.